Michael Nyman

Michael Nyman
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1944 (1944-03-23) (80-jaraĝa)
en Stratford
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Reĝa Akademio de Muziko
King's College
Sir George Monoux College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Michael Nyman
Okupo
Okupo komponisto
filmkomponisto
diskografa artisto
pianisto
muzikologo
muzikkritikisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Wonderland
TTT
Retejo https://www.michaelnyman.com/
vdr

Michael Laurence NYMAN, OBI (23a de Marto 1944) estas angla komponisto, pianisto, libretisto, muzikologo kaj kinisto. Li estas fame konata pro nombraj filmomuzikoj (multaj el kiuj verkitaj dum sia longdaŭra kunlaborado kun la reĝisoro Peter Greenaway), kaj paparte pro sia mult-platena sonbenda albumo por la filmo de Jane Campion nome The Piano. Li verkis ankaŭ kelkajn operojn, kiel The Man Who Mistook His Wife for a Hat; Letters, Riddles and Writs; Noises, Sounds & Sweet Airs; Facing Goya; Man and Boy: Dada; Love Counts; kaj Sparkie: Cage and Beyond. Li verkis ses konĉertojn, kvin kordokvartetojn, kaj multajn aliajn kamerverkojn, multaj el ili por sia grupo Michael Nyman Band. Li estas ankaŭ elstara pianisto. Nyman preferas verki operon anstataŭ aliajn formojn de muziko.[1]

  1. "Michael Nyman – Interview by John Leeman- December 2005 MusicWeb-International". Musicweb-international.com. 7a de Novembro 2005. Alirita la 10an de Aŭgusto 2014.

Developed by StudentB